Senekoj

Senekoj
etno • etno
Usonaj indianoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
Longhouse Religion • Handsome Lake
vdr
La kvin irokezaj nacioj, ĉ. 1650

Senekoj estas indiana etno en Nordameriko. Ili nomas sin mem tshoti-nondawagaoneniuteronron (la montetaranoj). La seneka lingvo (/ˈsɛnɪkə/; en la seneka Onödowá'ga꞉ aŭ Onötowá'ka꞉) estas la lingvo de la seneka popolo.

Senekoj apartenas al la irokeza ligo de kvin nacioj, el kiuj ili okupas la plej okcidentan terenon, ĉefe borde de Seneka Lago kaj rivero Genesee (usona federacia ŝtato Novjorkio).

Hodiaŭ ili precipe vivas en la rezervejoj Towananda, Catarauga, Alleghany kaj Oil Springs (New York) - en 1960 estis 3.507 personoj, kaj kelkaj en Oklahoma (877 personoj) kaj Grand River (Ontario), Kanado (300). En la censo de 2000 registriĝis 13.676 Senekoj.

Senekoj vivtenas sin per virinoj kultivantaj maizon, fazeolojn kaj kukurbojn ("la tri fratinoj") kaj viroj ĉasantaj kaj fiŝkaptantaj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search